El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN unuafoje okazigis TV-debaton de kandidatoj por la Ĝenerala Sekretario

| 2016-07-14
Bookmark and Share

 

    La Unuiĝintaj Nacioj (UN) unuafoje okazigis TV-debaton inter kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Sekretario en sia sidejo en Novjorko. 10 kandidatoj por la sekva Ĝenerala Sekretario intertempe respondis demandojn de diplomatoj kaj reprezentantoj de la civila socio.

 

    Tiutage, escepte de Miroslav Lajčák, ministro pri eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj Srgjan Kerim, eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Makedonio forestantaj pro aliaj aferoj, la restaj 10 kandidatoj estis dividitaj en du grupojn, per la maniero de grupo po kvin, pledis por sia elektiĝo per parolado kaj respondis demandojn kiel solvi la konflikton en Suda Sudano, kiel promocii seksan egalecon kaj kiel trakti klimatan ŝanĝon ktp. sur la podio en la kunvenejo de UN.

 

    La tuta debato daŭris ĉirkaŭ du kaj duonan horojn kaj estis vive elsendita televide al la publiko en la tuta mondo.

 

    Mogens Lykketoft, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN komentis, ke la debato ĉi-foje estas por pliprofundigo de la kompreno de la publiko pri la misioj de UN kaj stimuli ĝian intereson pri la laboro de UN. Samtempe oni celis, ke la tuta mondo kaj ĉiuj membro-ŝtatoj de UN povu scii pri ĉiuj kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Sekretario por ke la plej taŭga kandidato estu elektita.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments