El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj

| 2016-07-15
Bookmark and Share

 

    Jam kolektiĝas la konkursaĵoj por la dua konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo". La limdato estas la 30-a de novembro 2016, kaj aprile​ 2017 en la ĉina urbo Hangzhou okazos la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo "TEO KAJ AMO". En ĝi la premiotoj senpage partoprenos, sendepende de la loko kie​ ili loĝas en la mondo.

 

    La konkurso celas disvastigi Esperanton kaj riĉigi la ​Esperanto-kulturon: 10 premiitajn filmojn de la unua konkurso eblos spekti ekzemple dum la UK en Nitro. Ni esperas per la konkurso malkovri pliajn talentajn personojn kaj ni bonvenigas vian helpon en la reklamado kaj varbado, por la plej kvalita kaj riĉenhava okazigado.

 

    Por helpi disvastigi la informojn, ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ elŝuteblas la regularo de filmkonkurso "Teo kaj Amo" jam en 19 lingvoj, inter ili kompreneble ankaŭ en Esperanto.

 

    Kontaktadreso: perfectgoja@163.com.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments