El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Bonvenon al la 8-a Azia Kongreso en Quanzhou!

| 2016-07-15
Bookmark and Share

    Quanzhou situas en Fujian-provinco, suda Ĉinio. Ĝi fieras pri sia agrabla duontropika klimato, kaj alvenante al la urbo vi sentos ekzotikecon ne tipan por ĉina urbo. Ne senkiale, ĉar jen la komenca punkto de la mara itinero de la Silka Vojo.

 

    Malfermita kiel havenurbo dum la dinastio Tang (618-907), Quanzhou atingis sian apogeon dum la dinastioj Song (960-907) kaj Yuan (1279-1368). Tiam ĉi tie loĝis eĉ hindoj, araboj kaj persoj. Ĝis nun funkcias moskeoj kaj eblas trovi spurojn de diversaj aliaj religioj. Iuj supozas, ke en Quanzhou loĝis Sindbado la Maristo, fama figuro el Mil kaj unu noktoj. Marco Polo notas la ŝajne arablingvan nomon de tiu ĉi urbo “Zayton”, kaj ĝin registras ankaŭ la islama vojaĝisto Ibn Battuta.

 

    Pro tia historia fono en Quanzhou ankoraŭ nun regas etoso de interkulturaj aventuroj. Venu do ĉi tien por ĝui tiun etoson, kaj tio helpos vin ricevi inspiron por la perspektivo de Esperanto en Azio! La aventuroj de iamaj ŝipistoj similas al tiuj de nunaj retumantoj, kiuj virtuale navigas, ĉu ne?

  

    Vetero en Quanzhou

    En novembro la loka vetero estas milda. Averaĝe la plej alta temperaturo estas 24 celsiaj gradoj, la plej malalta estas 16 gradoj. La meznombra pluvokvanto estas 18 milimetroj.

 

    Ĉefaj programeroj (provizoraj)

    La 3-a, ĵaŭde, Akceptado en la hotelo ĝis 20:00

    14:00–17:00 Prelegoj

    19:00–21:00 Interkona Vespero

   

     La 4-a, vendrede,

    10:00–11:30 Inaŭguro

    14:00–17:00 Kunsido pri E-movado en Azio

    14:00–17:00 Eduka programero

    19:00–21:00 Nacia Vespero

   

    La 5-a, sabate,

    09:00–12:00 E-movado kaj eduka programero

    14:00–17:00 Promenado en Quanzhou

    19:00–21:00 Internacia Vespero

 

    La 6-a, dimanĉe,

    09:00–11:30 Vizito al Quanzhou-muzeo

    14:30–15:30 Fermo

 

    *Paralele okazos ankaŭ la 10-a jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj).

 

    *Kelktaga postkongresa ekskurso planata.

 

    Kotizo

    60 eŭroj por A-landoj, 30 eŭroj por B-landoj/junulo malpli-ol-30jara/kunulo/handikapulo.

    A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

    B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.

 

    Loĝ-kostoj

    100 eŭroj por persono (25 eŭroj/nokto/lito*4 noktoj). 4 tranoktoj kaj matenmanĝoj inkluzivitaj.

    1 eŭro estas ĉ. 7.50 RMB.

 

    Rimarkoj

    ■ La limdato por la pago de la kongresa kotizo kaj hotelmendo estas la 10-a de oktobro 2016.

    Eblas aliĝi al la kongreso pli poste aŭ eĉ surloke, sed tiakaze vi devas mem zorgi tranoktejon.

    ■ La pagita aliĝkotizo ne estos redonita eĉ se vi efektive ne ĉeestos la kongreson.

    ■ Se vi estas handikapulo aŭ havas speciala(j)n kondiĉo(j)n, anoncu tion al LKK.

    ■ Kongresano mem zorgu pri la akiro de enir-vizo al Ĉinio kaj asekuro por eksterlanda vojaĝo.

 

    ◆Ĉu vi havas ion specialan por kontribui al la Azia Kongreso (ekz. Internacia Vespero)?

    ◆Ĉu vi interesiĝas pri la postkongresa ekskurso?

    □ Jes □ Ne

    ◆Libera komento

 

    Kiel aliĝi kaj kiel mendi?

    Aliĝu al la kongreso kaj mendu hotelĉambron prefere sendante retmesaĝon al la Loka Kongresa Komitato aŭ tra ĝia retejo.

 

    Loka Kongresa Komitato (LKK)

    Retadreso: aziakongreso@163.com

    Retejo: http://www.esperantoazia.net/

    Poŝta adreso: p/a Ĉina Esperanto-Ligo, P.O. Box 825, Beijing, Ĉinio, CN-100037

    Telefono: +86 10 68321808; +86 10 68995937

    Fakso: +86 10 68337118

    ALIĜILO

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments