El Popola Ĉinio>头条新闻>

La "juĝo de la arbitracio" pri la Suda Ĉina Maro kaŭzis dubojn en la internacia komunumo

| 2016-07-15
Bookmark and Share

 

    La 12-an de julio la arbitracia tribunalo de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro faris kontraŭleĝan kaj nevalidan tiel nomatan finan juĝon pri teritoria suvereneco, limdifino de marteritorio kaj aliaj aferoj, pri kiuj la arbitracia tribunalo ne havas jurisdikcion. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio severe deklaris, ke tiu juĝo estas nevalida kaj ne havas devigan forton, kaj Ĉinio ĝin ne akceptas nek agnoskas.

 

    Registaroj, ŝtatoficistoj kaj erudiciuloj de multaj landoj esprimis siajn subtenojn al la starpunkto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.

 

    La pakistana registaro esprimis sian subtenon al la severa starpunkto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Pakistano diris en la deklaro, ke la disputoj pri la Suda Ĉina Maro devas esti pace solvitaj de rilataj landoj per interkonsiliĝado kaj traktado laŭ la duflankaj interkonsentoj kaj Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro.

 

    La etiopia registaro publikigis deklaron por subteni la starpunkton kaj proponojn de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro. La deklaro diras, ke la etiopia registaro rimarkis la situacion de la Suda Ĉina Maro kaj la starpunkton de Ĉinio, ke Etiopio subtenas la starpunkton de Ĉinio pace solvi la disputojn pri la Suda Ĉina Maro per interkonsiliĝado kaj traktado laŭ duflankaj interkonsentoj kaj komuna kono de tiu regiono.

 

    Departemento de Malio pri Diplomatio, Internacia Kunlaboro kaj Integriĝo de Afriko diris en sia deklaro, ke la malia registaro respektas la ŝtatan suverenecon de Ĉinio kaj ĝian teritorian integrecon, kuraĝigas ĉinajn gvidantojn daŭre klopodi por solvi demandojn de la Suda Ĉina Maro per traktado kaj interkonsiliĝado por konservi la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

 

    Julia Volodymyrivna Tymoshenko, eksa ĉefministro de Ukrajnio kaj prezidanto de la patrolanda partio, diris la 12-an de julio, ke la sperto de geopolitiko montris, ke malobservi la internacian konvencion kaj intence tordi ĝiajn artikolojn eventuale kaŭzos tragedian rezulton kaj eĉ internacian konflikton.

 

    Marchely Buldelski, profesoro de Gdańsk-Universitato de Pollando, diris, ke la arbitracia tribunalo ne havas rajton juĝi la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro lanĉitan de Filipinoj. Laŭ la Konvencio de UN pri Mara Juro, Ĉinio ne agnoskas, ke la arbitracia tribunalo havas jurisdikcion. Pro tio ĝia juĝo ne havas influon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments