El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina presidento planas sendi eksprezidenton Fidel Ramos al Ĉinio por intertraktado

| 2016-07-15
Bookmark and Share


Filipina eksprezidento Fidel Ramos

 

    Laŭ raporto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo en la 14-a de julio, Duterte, filipina prezidento diris, ke li planas sendi eksprezidenton Ramos kiel specialan senditon al Ĉinio por komenci intertraktadon inter Filipinoj kaj Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

 

    Tion li diris en la memoriga festeno okazigita de la Kolegio San Beda, lia patrina altlernejo. Li tiam reasertis, ke milito ne estas unu el elektoj kaj li esperas, ke la demando estos solvita per tia paca maniero kia duflanka intertraktado.

 

    Duterte diris, ke li konsiliĝos kun Ramos kaj petos lin intertrakti kun Ĉinio. Lia parolado estis varme laŭdita.

 

    Ankaŭ Ramos partoprenis en la festeno, kiel honora eksstudento de la kolego. Sed li ne indikis rekte ĉu li akceptas la specialan mision aŭ ne.

 

Redaktorto: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments