El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 70 homoj mortis en atako en Nico dum la Nacia Tago de Francio

| 2016-07-15
Bookmark and Share

 

    En la vespero de la 14-a de julio, en Nico, turisma urbo en suda Francio, kamiono kun granda rapido koliziis kontraŭ la homamaso festanta la Nacian Tagon de la lando sur la Promenejo de la Angloj. Pli ol 70 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 100 homoj -- vunditaj.

 

    Tiuvespere, civitanoj kolektiĝis sur la ĉemara Promenejo de la Angloj (Promenade des Anglais ) kaj aprezis la artfajraĵojn por la Nacia Tago. Tiam kamiono koliziis kontraŭ la homamaso, veturis ĉirkaŭ 2 kilometrojn kaj kaŭzis morton al pli ol 70 homoj. Laŭ raporto de Nice-Matin, la kamiono rapidis en la homamason, kaj multaj festantoj estis frapitaj. Sur la tero ĉie estis sango. Civitanoj estis senhelpaj kaj teruritaj.

 

    Christain Estrosi, prezidanto de la regiona konsilio de Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (Provence-Alpes-Cote d'Azur) diris sur Twitter, ke tio estas la plej terura okazaĵo en la historio de Nico kaj jam kaŭzis morton al pli ol 70 homoj.

 

    La ministerio de internaj aferoj de Francio komentis, ke la Operaci-Centro de Interministeria Kriz-Traktado ekfunkciis kaj estas ne ostaĝo en tiu atako.

 

    Post la evento la provinca registaro de Alpes-Maritimes anoncis, ke tio estis atako, kaj apelaciis al la civitanoj resti hejme.

 

    La Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en Marsejlo, Francio, komentis, ke ĝi tenas proksimajn kontaktojn kun la polico de Nico. Nuntempe estas konate, ke 2 ĉinoj estas vunditaj en la evento.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments