El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alia atingo de la ĉina juano dum ĝia internaciiĝo

| 2016-07-15
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la tagĵurnalo China Daily en Najrobio, en la 13-a de julio laŭ la loka tempo, la banko CFC Stanbic okazigis gazetaran konferencon kaj anoncis, ke ekde tiu tago la ĉina juano povas esti rekte interŝanĝata kun la kenja ŝilingo. La konferencon ĉeestis Liu Xianfa, ĉina ambasadoro en Kenjo, kaj Guo Ce, konsilisto pri ekonomio kaj komerco de la ambasadorejo de Ĉinio kaj aliaj personoj.

 

    La ĉina ambasadoro rimarkigis, ke la internaciiĝo de la ĉina juano en Kenjo estas gajn-gajna propono kaj por Ĉinio kaj por Kenjo. En sia parolado Adam Jones, la ĉefa respondeculo pri servoj por individuoj kaj komercaj establoj de la banko CFC Stanbic, esprimis esperon, ke la rekta interŝanĝo de la du valutoj profitigos la progreson en la ekonomio kaj komerco de la du landoj.

 

(el China Daily)

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments