Guizhou: vizitinda provinco de Ĉinio (2)

| 2016-07-18
Bookmark and Share

    Revidante la fotojn de mia vizito al Guizhou, evidentiĝas ke ankoraŭ multon mi povas diri pri la belaĵoj de tiu loko. En pasintaj artikoloj mi pli emfazis la unuajn tagojn de la vojaĝo, en aŭtonomaj regionoj de nacimalplimultoj, do ĉi foje mi emfazos kio okazis dum la lastaj tagoj, en Liupanshui.

 

    Antaŭ viziti Liupanshui, tamen, ni havis agrablan tempon en Anshun, kie troviĝas la lernejo pri kiu mi traktis en la pasinta artikolo. En Anshun ni vizitis artefaritajn turismejojn, la unua estas parko ĉirkaŭita de bela pejzaĝo. Tie ne estas multaj interesaj aferoj, nur kelkaj statuoj omaĝe al geniuloj de la tuta mondo kaj ĝardenoj, kiuj ne vere plaĉis al mi: male al la antikvaj ĝardenoj de Pekino (kiujn mi tre ŝatas), kreitaj surbaze de tre striktaj reguloj kaj tradicioj, tiuj ŝajnis al mi nur aro da floroj kunmetitaj por fari hazardajn desegnojn, kiuj kune ne faras harmonian tutaĵon. Cetere ŝajnas al mi ke mankas ĉineco al tiu parko, kreita laŭ fremdaj konceptoj. Meze de parko troviĝas forcejo, en kiu oni povas viziti belan orkidean ekspozicion.

 


Parko en Anshun

 

    Sekve ni vizitis alian artefaritan turismejon: Xiushui-vilaĝo. Antaŭe fama pro la abundo de malriĉuloj loĝantaj tie, la loko transformiĝis per agado de loka firmao Xingwei-Grupo, kiu konstruis lernejojn kaj donacis monon al malriĉaj familioj por mildigi ilian situacion.

 

    Evidentiĝis ke malgraŭ tiuj klopodoj, ne eblis efektive kontraŭbatali malriĉecon, ĉar la fragila ekosistemo de la ĉirkaŭaĵoj kaj la agrikultura bazo de la loka ekonomio ne estis kapablaj krei kondiĉojn por kreskigo de la enspezoj de lokanoj, kiuj komencis migri al urboj por kreskigi siajn enspezojn. Xingwei-Grupo investis 377 milionojn da juanoj en kapabligo de lokaj laboristoj, modernigo de agrikultura negoco kaj konstruado de 56 turismejoj, kiaj arkpafejo, akvoparko, fiŝkaptejo kaj natura riverplaĝo. Laŭ statistikoj, agrikultura turismo kreskigis la profiton de lokaj homoj kaj ĉirkaŭ 80% de la lokanoj kiuj estis laborantaj for de Xiushui jam revenis.

 


Turismejo ĉe la rivero en la vilaĝo Xiushui

 

    Laŭ rivero en la vilaĝo oni konstruis turismocelajn vendejojn, kaj ĝuste tiun lokon mi vizitis kaj ĝi venigis al mia memoro butikumcentron en Brazilo, kiu nuntempe estas granda kaj pluretaĝa, tamen ĝis antaŭ nemultaj jaroj estis malgranda kaj subĉiela, kvazaŭ aro da butikoj liberaere, kaj inter la butikoj estis koridoro kun artefaritaj lagetoj. La vendejoj ĉe rivero estas ĉinstilaj, la trotuaro estas pensita por amasturismo kaj estas kioskoj por sidiĝi ĉe la rivero. Dum feritagoj tiu loko ricevas multegon da turistoj.

 


Desegnaĵo sur ligna benko. Ĝi tre plaĉis al mi

 


Pajlaj statuoj: alia interesa arto

 

    Ni ankaŭ vizitis parkon laŭ rivero, alia artefarita turismejo. Tie estas ĝardeno kaj vojo por ke homoj promenu. Du belaj kaj interesaj aferoj speciale kaptis mian atenton: la desegnaĵoj sur benkoj kaj la pajlaj skulptaĵoj. Ĉe la rivero estis homoj fiŝkaptantaj kaj ni ankaŭ vidis du virinojn kolektantajn moluskojn ĉe la rivero, mi ne scias kun kiu celo.

 


Gustumado de lokaj agrikulturaj produktoj en Miluo-vilaĝo

 

    Sekvatage ni vizitis la vilaĝon Miluo, en Liupanshui. Por atingi ĝin oni devas iri tra strato ĉirkaŭita de belega montaro. La pejzaĝoj estas mirindaj: multaj akvofaloj inter verdaj montoj, kutime iom da nebulo kovranta parton de la verdo. Post longa zigzago tra la montaro, finfine ni atingis la valon, kie troviĝas la vilaĝo, kaj kelkaj virinoj elegante vestitaj en tradicia vestaĵo estis atendantaj por gvidi nin ĝis la loko kie ni estis bonvenigitaj per gustumado de lokaj fruktoj, maizo kaj fazeoloj. Sekve ni tagmanĝis en loka restoracio.

 


Bela pejzaĝo en la ĉirkaŭaĵoj de Miluo-vilaĝo

 

    Ni forlasis la belan valon kaj iris viziti bienon kie oni plantas kivujojn. Sekve, iom pli far de tie, ni vizitis vinberan bienon kaj artefaritan turismejon, ankoraŭ konstruatan, kun ĝardenoj, kafejo, manĝejoj kaj diversaj aliaj strukturoj. Alia surprizo: ni vespermanĝis en "ekologia restoracio". Por unua fojo mi vidis tiun nomon kaj fariĝis scivolema pri ĝi. Fakte temas pri restoracio en forcejo, kun tabloj ĉirkaŭitaj de plantoj: ne estas limo por ĉina kreemo!

 


Tablo en la "Ekologia Restoracio"

 

    Sekvatage ni devis reveni Pekinon post-tagmeze, sed la matena programo estis densa: ni vizitis Shuangdong-vilaĝon, kiu troviĝas en bela valo, tre proksime al Liupanshui-a flughaveno, el kie ni forflugis post kelkaj horoj. Denove belegaj pejzaĝoj mirigis nin dum la veturo al la valo, kaj tie ni troviĝis en interesa ĝardeno, kun arbustoj aranĝitaj en formo de bestoj kaj aliaj estaĵoj.

 


Verda drako en ĝardeno de Shuangdong-vilaĝo

 


La Dia arbo, kiu kreskas sur roko

 

    Post kunveno, en kiu ni aŭdis informojn pri la disvolviĝo de la regiono, estis tempo por rapida vizito al alia loko tuj post la vilaĝo, el kie eblas vidi kaj foti mirindajn pejzaĝojn, kaj kie troviĝas arbo kiu kreskas sur roko, kaj pro tio oni rigardas ĝin kiel Dia arbo, kaj homoj iras tien por fari preĝojn kaj adoradon. La loko estas tre bela, ĉirkaŭita de la naturo, kaj sufiĉe silenta por ke oni aŭdu la bruojn de la akvo de la proksima rivero kaj la belajn kantojn de birdoj. Ni finis nian viziton al Shuangdong-vilaĝo per bongusta tagmanĝo en loka restoracio.

 


Shuangdong-vilaĝo, en Liupanshui

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments