El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang: La demando de la Suda Ĉina Maro ne taŭgas por diskuti en multflanka okazo

| 2016-07-18
Bookmark and Share

 
 

Li Keqiang faris parolon en la 11-a Azi-Eŭropa Kunveno la 16-an de julio. (Foto de Ma Zhancheng, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Matene de la 16-a de julio ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 11-an Azi-Eŭropan Kunvenon en Ulanbatoro de Mongolio kaj interŝanĝis kun aliaj kunveno-ĉeestantoj opiniojn pri aferoj internaciaj kaj regionaj.

 

    Li Keqiang diris, ke la regionoj en Azio kaj Eŭropo ĝenerale estas pacaj kaj stabilaj, tamen estas ankoraŭ elstaraj la defioj pri tradiciaj kaj netradiciaj sekurecoj, kaj la terorisma agado estas la komuna defio alfrontata de diversaj landoj. Oni devas intensigi kunlaborojn kontraŭ terorismo, konstrui vere malferman kaj tolereman socion kaj radikale forigi grundon por teroristoj.

 

    Li Keqiang diris ankaŭ, ke la demando de la Suda Ĉina Maro ne taŭgas por diskuti en multflanka okazo kaj ne devas esti temo de la ĉi-foja kunveno. Tamen pro komentoj pri tiu demando publikigitaj de tre malmultaj landoj, Ĉinio necesas ekspliki sian starpunkton kaj klarigi la fakton. Li Keqiang montris, ke Ĉinio ne partoprenis en la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro lanĉita de Filipinoj, ne akceptas nek agnoskas la tiel nomatan verdikton. Tio estas uzi la rajton donitan de la internacia juro kaj konservi la dignon de la internacia juro. En ia ajn okazo ĉinaj teritoria suvereneco kaj marrajtoj sur la Suda Ĉina Maro ne estos influitaj de la tiel nomata juĝo pri la arbitracio. Ĉinio persiste solvas, laŭ la internacia juro, la disputojn pri la Suda Ĉina Maro per traktado kaj interkonsiliĝado kun rilataj landoj surbaze de respekto al la historiaj faktoj por konservi la pacon kaj stabilecon de la regiono Suda Ĉina Maro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments