El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 31-jariĝo de la Dandong-a Esperanto-Asocio

| 2016-07-18
Bookmark and Share


Kunfotiĝo
 

    La 9-an de julio okazis celebrado de la 31-jariĝo de la Dandong-a Esperanto-Asocio kaj de la 129-jariĝo de Esperanto en la urbo Dandong, nordorienta Ĉinio. Dandong-aj esperantistoj kunvenis sub la temo "Espero, justeco kaj amo".

 


Hou Mingchang, vicestro de la asocio, prezentas sian kaligrafaĵon por la celebrado.
 

    Ekde la naskiĝo de Esperanto, daŭras pli ol jarcenton la marŝo al egaleco, harmonio kaj reciproka respekto inter la homoj. Nun esperantistoj distribuiĝas sur la tuta terglobo. Kvankam ne multaj homoj ankoraŭ uzas la Internacian Lingvon, tamen dank' al la 30-jara klopodo de lokaj esperantistoj la asocio en la urbo Dandong kreskas: en 1986 kursoj de Esperanto komenciĝis en elementaj, mezaj kaj superaj lernejoj; en 1987 la asocio kondukis elementlernejanojn partopreni en la 71-a UK; en 1992 dandong-aj esperantistoj ĉeestis al la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto; en 2013 la kvaropa delegacio de la asocio partoprenis en la Korea Kongreso de Esperanto.

 


Li Shi'en, vicestro de la asocio, prelegas por la kunveno.
 


Bai Songnian, iama vicprezidanto de la Dandong-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, prelegas pri la 31-jara kreskado kaj kontribuado de la asocio al la urbo.
 

    La asocio jam sukcese okazigis la 1-an kaj la 6-an Esperantajn Kongresojn de Nordorienta Ĉinio kaj akceptis esperantistojn el diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi plenforte disvastigas Esperanton kaj celas semi verdan stelon ĉie.

 


Prezentado de la artotrupo de loka universitato por maljunuloj
 


Prezentado de la artotrupo de loka universitato por maljunuloj
 

    En 2018 okazos la 10-a Esperanta Kongreso de Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio en la urbo. Dandong-aj esperantistoj faros sian kontribuon por la E-movado en Ĉinio celante pligrandigi la verdan aferon.

 


Li Yanqiu, ĝenerala vicsekretario de la asocio, faras prelegon.
 

Feng Yanzhang, vicestro de la asocio, prelegas por la kunveno.
 


Zhang Xiuhua, membro de la asocio, faras prelegon por la kunveno.
 


Xie Hongzhong, iama sekretario de la asocio kaj iama membro de la komitato de la Urba Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, laŭtlegas bondezirojn de alilokaj E-asocioj kaj esperantistoj.
 

    En la celebra kunveno oni faris prezentadon kaj legis la bondezirojn senditajn de la Esperanto-Asocio de la provinco Liaoning, la Dandong-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, konata esperantisto Zhao Jianping (de ĈRI) kaj aliaj E-asocioj aŭ esperantistoj.
 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments