El Popola Ĉinio>头条新闻>

49 ĉinaj civitanoj evakuis Sud-Sudanon

| 2016-07-18
Bookmark and Share

 

    La 16an de Julio, danke al la klopodo de la ambasadorejo de Ĉinio en Sud-Sudano, la ambasadorejo de Ĉinio en Ugando kaj la laborgrupo de la ĉina armeo, 49 ĉinaj civitanoj aviadile veturis el Sud-Sudano al Ugando.

 

    Je la 17a horo kaj 30 minutoj tiutage aviadilo de la ĉina aerarmeo kun 49 ĉinaj civitanoj kaj membroj de la laborgrupo atingis la internacian flughavenon Entebbe de Ugando. Tiuj ĉinaj civitanoj inkluzivis 17 laborantojn de la ĉina ambasadorejo en Sud-Sudano, 12 membrojn de la ĉina medicina taĉmento al Sud-Sudano kaj 20 laborantojn el ĉinaj firmaoj.

 

    Lastatempe en Sud-Sudano okazis tumulto, kaj la situacio estis nepaca. Ĉina civitano Guan Yunji vidis rabadon en superbazaro, kie li laboris. Li ekploris dum intervjuo kun raportisto: "Mi ege timis, kaj mi dankas vin por via helpo."

 

    La ambasadorejo de Ĉinio en Sud-Sudano, la ambasadorejo de Ĉinio en Ugando kaj la laborgrupo de la ĉina armeo faris sufiĉan preparon por la evakuo. Ĉina ambasadoro en Ugando Zhao Yali diris, ke lia ambasadorejo tuj komencis la urĝokazan mekanismon, kunordigis agadon kun diversaj departementoj de Ugando kaj ĉinaj kompanioj en Ugando, sendis ambasadorajn laborantojn al flughaveno por procedi pri eniro kaj aranĝi trafikon, manĝadon kaj loĝejon por la ĉinaj civitanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments