El Popola Ĉinio>头条新闻>

Akcepto de mono por nehonesta afero -- vero de arbitracio de Suda Ĉina Maro

| 2016-07-18
Bookmark and Share

 

    La 18an de julio en Singapuro okazis Pensbanka Seminario pri Suda Ĉina Maro kaj Regiona Kunlaboro kaj Disvolvado. Ĝin ĉeestis Zhao Qizheng, membro de la Konstanta Komitato de la 11a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), direktoro de la Komitato de Eksterlandaj Aferoj de ĈPPIK kaj eksa direktoro de Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.

 

    Zhao atentigis, ke la portempa tribunalo faris absurdan decidon, ĉar ĝi rilatis ne nur al politiko, sed ankaŭ al ekonomiaj interesoj. Li konkludis, ke la tribunalo akceptis grandan sumon da mono por fari nehonestan aferon, tial ĝia agado estas malbela kaj nevalida.

 

    Zhao diris, ke la enhavo de la tiel nomata verdikto de la portempa tribunalo estas ankaŭ absurda, ĉar ĝi ne nomas Taiping Dao kiel insulon. Ĉu ĝi scias kiel difini insulojn kaj rifojn? La juĝado de la internacia komunumo pri insuloj kaj rifoj estas diskreta, do kial la kvin juĝistoj de la tribunalo povis fari tian juĝon en apenaŭ unu jaro spite al la faktoj? Tio eble rilatis al politikaj kaj ekonomiaj interesoj malantaŭ la arbitracio.

 

    Zhao diris, ke iuj diris, ke la publikigita rezulto de la arbitracio povos izoli Ĉinion, sed la fakto estas mala, ĉar la vidpunkto de Ĉinio akiris subtenojn ne nur el ĉinoj, sed ankaŭ el registaroj de pli ol 70 landoj kaj pli ol 230 politikaj partioj kaj organizoj de pli ol 90 landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments