El Popola Ĉinio>头条新闻>

ESA volas refoje inviti Ĉinion al projekto de kosmostacio

| 2016-07-19
Bookmark and Share

 

 

    Laŭ raporto de la retejo The Wall Street Journal farita en la 15-a de julio, Johann-Dietrich Wörner, ĝenerala direktoro de la Eŭropa Spaca Agentejo (ESA), diris, ke malgraŭ la opono de Usono li refoje proponis inviti Ĉinion al la konstruado de internacia kosmostacio. En la aviada ekspozicio okazigita en Farnborough de Britio, li diris al amaskomunikiloj, ke "fakte, oni ne devas fermi la pordon de kunlaboro kun Ĉinio." Li aldonis, ke, malgraŭ ke Ĉinio nun konstruas sian propran kosmostacion, tamen li rimarkis dum siaj interparoloj kun registaraj oficistoj el Pekino lastatempe, ke estas malferma la sinteno de Ĉinio pri kunlaborado. Lastatempe tiuj eŭropaj landoj fortaj pri spac-evoluigo alfrontas premon por malgrandigi sian buĝeton, tiel ke ESA devige faris proponojn ne nur al Vaŝingtono kaj eĉ al Pekino por dividi la elspezojn en spacaj projektoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments