El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 6 000 personoj estis arestitaj en Turkio pro abortita puĉo

| 2016-07-19
Bookmark and Share

 

    Laŭ raportoj de eksterlandaj amaskomunikiloj en la 17-a de julio, la turkaj aŭtoritatoj daŭrigas la arestadon de juĝistoj kaj oficiroj, kiuj partoprenis en la puĉo okazinta vespere de la 15-a. Ĝis nun estis arestitaj pli ol 6 000 personoj.

 

    Bekir Bozdağ, justic-ministro de Turkio diris, ke la rilata "viŝ-operacio" estas ankoraŭ efektivigata kaj la nombro de arestitoj pligrandiĝos. Laŭraporte, tiuj arestitoj inkluzivas Bekir Ercan Van, brigada generalo de la aerarmea bazo Incirlik. Pasintjare, Turkio permesis al la usona armeo fari el tiu ĉi aerarmea bazo aeratakojn al IS, ekstremisma grupo en Sirio kaj Irako.

 

    La 17-an la turkaj sekurecfortoj entrudiĝis en multajn militajn bazojn tra la tuta lando kaj faris kontroladon pri ili. Iuj altrangaj armeanoj fuĝis al Grekio per helikoptero por serĉi politikan azilon. Laŭ raportado de turkaj amaskomunikiloj, iuj el ili verŝajne estas komplotantoj de la militista puĉo.

 

    Altranga oficisto de la turka registaro diris, ke la registaro reprenis la regadon de la tuta lando, sed iuj komplotantoj de la puĉo ankoraŭ ne kapitulacis.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments