El Popola Ĉinio>头条新闻>

Shennongjia de Ĉinio estis enskribita en la nomliston de mondaj heredaĵoj

| 2016-07-19
Bookmark and Share


En la arbara regiono Shennongjia (dokumenta foto)
 


En la arbara regiono Shennongjia (dokumenta foto)
 

    La 17-an de julio, la 40-a Sesio de la Komitato de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO okazinta en Istanbulo, Turkio, aprobis enskribi la arbaran regionon Shennongjia de Hubei-provinco, Ĉinio, en la nomliston de mondaj heredaĵoj. Ĝis nun Ĉinio havas 50 mondajn heredaĵojn.

 


Nubomaro en la pitoreskejo Shennongding de la arbara regiono Shennongjia (fotita en la 8-a de januaro 2016)
 


Pejzaĝo de Shennongding (fotita en la 1-a de novembro 2014)
 

    La arbara regiono Shennongjia, kiu troviĝas en okcidenta Hubei-provinco, meza Ĉinio, havas 80 mil loĝantojn kaj areon de 3 253 kvadrataj kilometroj, el kiuj arbaro okupas pli ol 85%. Kun averaĝa altitudo de 1 700 metroj, la arbara regiono havas multe da montoj kun altitudo de pli ol 1 500 metroj, inkluzive de 6 montoj altaj je pli ol 3 000 metroj, pli ol 20 altaj je pli ol 2 500 metroj kaj Shennongding -- je 3 105.4 metroj, la plej alta monto en meza Ĉinio.

 


En malsekejo ĉe Dajiu-lago en la arbara regiono Shennongjia (fotita en la 8-a de januaro 2016)
 


En malsekejo ĉe Dajiu-lago en la arbara regiono Shennongjia (fotita en la 8-a de januaro 2016)
 

    La 25-an de junio 2016 UNESKO deklaris, ke Shennongjia de Ĉinio estis peticiita kiel unu el la mondaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments