El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉinaj esperantistoj partoprenas en la 89-a SAT

| 2016-07-19
Bookmark and Share

    De la 16-a ĝis la 23-a de julio daŭras en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, Germanio, la 89-a SAT-kongreso (la kongreso organizata ĉiujare de la Sennacieca Asocio Tutmonda). Inter la 86 partoprenantoj el 18 landoj, estas 4 ĉinaj esperantistoj.

 


La Esperanto-urbo
 


En la inaŭguro
 

    Antaŭtagmeze de la 18-a de julio laŭ la loka tempo inaŭguriĝis la kongreso. La partoprenantoj el diversaj landoj sinsekve faris sian saluton al la kongreso. Japanaj esperantistoj propagandis la 103-an Japanan Esperanto-Kongreson, koreaj esperantistoj diskonigis la 102-an UK kaj la 90-an SAT-kongreson okazontajn en 2017 kaj invitis ĉeestantojn. Gong Xiaofeng, kiel reprezentanto de ĉinaj esperantistoj, faris parolon.

 

    En la Vespero komencita je la 21-a horo, Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy el la Esperanto-urbo, konigis al alilandaj esperantistoj lokajn vidindaĵojn kaj rakontojn pri la Esperanta urbo. La titolo de Herzberg am Harz kiel "la Esperanto-urbo" estas oficiale aprobita de la urba registaro. En 2016 oni festas la 10-jaran jubileon de tiu aprobo.

 

    La Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj), ĝi fondiĝis en 1921 kiel organizaĵo de la laborista Esperanto-movado. SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa sekcio. La asocia strukturo estas konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo (Esperanto) kaj gravas, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuoj. SAT multe eldonas librojn, kaj inter ili la plej grava estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La asocio ankaŭ publikigas legaĵojn ankaŭ sur la interreto.

 

Raportanto: Gong Xiaofeng

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments