El Popola Ĉinio>头条新闻>

Formita ĉina delegacio por Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj

| 2016-07-19
Bookmark and Share

 

    La 18an de julio en la Popola Halo en Pekino estis oficiale prezentita la ĉina delegacio el 711 membroj por la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, la plej granda por eksterlanda sportkonkurso en la historio. Ili, inkluzive de 35 olimpikaj ĉampionoj, ekzemple Lin Dan, Sun Yang, Zhang Jike kaj Wu Minxia, partoprenos en 210 disciplinojn de 26 sportbranĉoj, escepte de rugbeo kaj manpilkado.

 

    La ĉina delegacio espereble akiros bonajn rezultojn en tabloteniso, badmintono, plonĝado, gimnastiko, pafado, halterlevado, en kiuj ĉinaj sportistoj havas tradician avantaĝon, kaj naĝado, atletiko kaj skermado, en kiuj ĉinaj sportistoj havas potencialan avantaĝon. Krome, iliaj bonaj rezultoj estas atendataj ankaŭ en vira korbopilkado, virina korbopilkado, virina flugpilkado kaj virina futbalo. Precipe la virina teamo por flugpilkado, gvidata de Lang Ping, havas ŝancon gajni ĉampionecon.

 

    Post reveno al la Internacia Olimpika Komitato, Ĉinio partoprenis en ĉiuj someraj olimpikoj ekde 1984, kaj gastigis la Somerajn Olimpikojn en 2008. Ĉinio akiris entute 201 orajn medalojn en someraj olimpikoj, kun la plej bona rezulto en la Pekinaj Olimpikoj, kiam ĉinaj sportistoj akiris la medalojn 51 orajn, 21 arĝentajn kaj 28 bronzajn, okupante la unuan lokon laŭ la nombro de gajnitaj oraj medaloj kaj la duan lokon laŭ la totala nombro de gajnitaj medaloj. Ĉinio sendis delegacion el 621 membroj, inkluzive de 396 sportistoj, al la Londonaj Olimpikoj, kaj la ĉinaj sportistoj akiris 38 orajn, 27 arĝentajn kaj 23 bronzajn medalojn, okupante la duan lokon kaj laŭ la nombro de gajnitaj oraj medaloj kaj laŭ la totala nombro de gajnitaj medaloj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments