El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la 27-a Pintkonferenco de la Afrika Unio

| 2016-07-19
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Xinhua farita en la 17-a de julio, Xi Jinping sendis la 17-an de julio gratulan mesaĝon al la 27-a Pintkonferenco de la Afrika Unio, kiu komenciĝos sekvatage en Kigali, ĉefurbo de Ruando. En la mesaĝo li varme gratulis la afrikajn landojn pro la sukcesa kunvokado de la konferenco.

 

    Xi Jinping rimarkigis, ke la Afrika Unio estas la signo, kiu montras unuiĝon de la afrikaj landoj kaj iliajn penojn por plifortiĝo, kaj ankaŭ kontribuas multe por ilia integriĝo. Li ankaŭ deziris, ke la Afrika Unio estu solidareca, kaj ke ĝi gvidu la afrikajn landojn sur la vojo al pli grandaj atingoj en paco kaj disvolvo.

 

    Xi Jinping emfazis, ke en decembro de la lasta jaro la konferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro okazigita en Johanesburgo atingis gravajn rezultojn kaj malfermis novan epokon de gajno-gajno kaj kuna disvolviĝo inter Ĉinio kaj Afriko. En tiu konferenco ĉinaj kaj afrikaj gvidantoj kune interkonsiliĝis pri kunlaboraj planoj kaj skizis perspektivon por disvolvo de pliaj kunlaboroj. Ĉinio donas grandan atenton al disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Firme tenante sinceran kaj bonvolan politikon pri Afriko kaj ekvilibran aliron al principoj kaj interesoj, Ĉinio efektivigos "Dek planojn por kunlaboroj inter Ĉinio kaj Afriko", kaj plialtigos la rilatojn inter la du flankoj al nova etapo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments