El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aertrupo de la Ĉina Aer-Armeo komencis regulan batalpatrolon super la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-20
Bookmark and Share

 

    Lastatempe bombaviadiloj H-6K de la Ĉina Aer-Armeo krozis en aerspaco super Huangyan-Insulo kaj aliaj insuloj kaj rifoj.

 

    La 18-an de julio, Shen Jinke, proparolanto de la Ĉina Aer-Armeo, anoncis en Pekino, ke lastatempe la Ĉina Aer-Armeo organizis aertrupon por batalpatrolo super la Suda Ĉina Maro. La Ĉina Aer-Armeo sendis bombaviadilojn H-6K al aerspaco super Huangyan-Insulo kaj aliaj insuloj kaj rifoj por krozado en la ĉi-foja batalpatrolo.

 

    Shen Jinke klarigis, ke dum tiu ĉi rutina batalpatrolo la aertrupo el bombaviadiloj H-6K, batalaviadiloj, skoltaviadiloj kaj cisternoaviadiloj, efektivigis diversajn taskojn kiel skoltado, aerbatalado kaj patrolado de la insuloj kaj rifoj, kaj tiel sukcese atingis sian celon.

 

    Shen Jinke diris: "Por efike plenumi la mision de la Ĉina Aer-Armeo, la batalpatrolo super la Suda Ĉina Maro fare de tiu ĉi aertrupo estos daŭrigata kiel regula praktiko."

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments