El Popola Ĉinio>头条新闻>

Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis tri balistikajn misilojn

| 2016-07-20
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto farita de la novaĵ-agentejo Xinhua en la 19-a de julio, la komuna ĝenerala stabo de la Korea Respublilko anoncis en la 19-a, ke tiumatene la Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis tri balistikajn misilojn al marareo oriente de la korea duoninsulo.

 

    Citante informon de la komuna ĝenerala stabo, la novaĵ-agentejo Yonhap raportis, ke la Korea Popol-Demokratia Respubliko pafis el la distrikto Hwangju de la provinco Hwanghaebuk al marareo oriente de la korea duoninsulo tri balistikajn misilojn, kiuj flugis 500-600 kilometrojn.

 

    Laŭ raporto estas konjektite, ke ili probable estas balistikaj misiloj de la tipo Scud-C. Iuj analizis, ke tio estas protesto kaj milita demonstracio de la Korea Popol-Demokratia Respubliko kontraŭ la anonco de la Korea Respubliko, ke la lasta dispozicios la sistemon "Sade" por area defendo je alta altitudo en la distrikto Seongu.

 

    Membro de la komuna ĝenerala stabo de la Korea Respubliko diris, ke la armeo de la lando nun zorge sekvas kaj kontrol-observas rilatajn okazaĵojn, por ke ĝi povu reagi al kia ajna situacio.  

 

    En la 13-a, la defendo-ministro de la Korea Respubliko okazigis gezetaran konferencon en Seulo kaj anoncis, ke la Korea Respubliko kaj Usono dispozicios la sistemon "Sade" en la distrikto Seongju de la provinco Gyeongsangbuk, en sud-orienta parto de la Korea Respubliko. Pli frue, en la 11-a, la ĝenerala stabo de la Korea Popola Armeo deklaris, ke se la Korea Respubliko kaj Usono decidos dispozicii la sistemon "Sade", la Korea Popol-Demokratia Respubliko reagos per "fizikaj rimedoj".

 

Redaktoto: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments