El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komencita la agado "Vojaĝo al la Suda Ĉina Maro"

| 2016-07-22
Bookmark and Share

 

    La 18-an de julio komenciĝis la agado "Vojaĝo al la Suda Ĉina Maro" aranĝita de la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo, Sekretariejo de la Tutlanda Studenta Federacio kaj Ŝtata Centro por Maraj Donitaĵoj kaj Informoj. Dum la agado, kun la temo "Ludi bluan melodion kaj manifesti marajn rajtojn", reprezentantoj de eminentaj studentoj el altlernejoj de 32 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio suriros sur insulojn de la Suda Ĉina Maro por viziti lokajn armeanojn kaj popolanojn, prezenti siajn proponojn, fari enketadojn pri ekonomio kaj popola vivo, prelegojn kaj prezentadojn.

 

    La ĉi-foja agado havas tri ĉefajn enhavojn: edukado por konscio pri la maro, edukado por patriotismo kaj edukado por protektado de ekosistemoj de marinsuloj. Dum la agado oni diskonigos al tiuj studentoj ĉinajn resursojn de marinsuloj kaj analizos internaciajn situaciojn pri maroj por altigi ilian konscion pri la maro kaj konduki la modernajn studentojn atenti pri protektado de ekosistemoj de marinsuloj, kune plibonigi la maron kaj realigi la revon de Ĉinio per agadoj.

 

    Liu Chang, reprezentanto de la studentoj, laŭtlegis la publikan leteron al la tutlandaj studentoj "Eniri en la Sudan Ĉinan Maron kaj gardi la bluon" por alvoki, ke la tutlandaj studentoj kune gardu la teritorian maron de Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments