El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino denove eltenis elprovon de pluvego

| 2016-07-22
Bookmark and Share

 

    Laŭ analizo de la municipa meteologia observatorio, de frua mateno de la 19a de julio ĝis profunda nokto de la 20a de julio, la averaĝa pluvokvanto superis tiun de la pluvego en la 21a de julio antaŭ kvar jaroj. En la lastaj kvar jaroj Pekino havis pli altan normon en urboplanado, plibonigis malnovan drensistemon kaj starigis diversnivelajn mekanismojn de urĝa respondo... Ĉiuj penadoj eltenis la elprovon de senĉesa pluvego dum la pli ol 40 horoj, kaj bone traktis la unuan pluvegon de tiu ĉi somero.

 

    Akvopumpiloj havas gravan rolon ĉe konkavformaj viaduktoj. Jia Shangkuan, direktoro de la Oficejo pri Regado de Inundo sub la Grupo de Drenado de Pekino, diris, ke ekde 2012 Pekino komencis tri-etapan reformon de akvopumpilaj stacioj ĉe 75 konkavformaj viaduktoj. Ĉiuj 20 akvopumpilaj stacioj en la unua etapo kaj 23 en la dua etapo havas kapablon de drenado, kaj 25 el 31 akvopumpilaj stacioj en la tria etapo jam povas bone funkcii, kaj la ses ceteraj estos kompletigitaj en la fino de la kuranta jaro.

 

    Krome, Pekino konstruis 55 novajn akvujojn en regionoj kie troviĝas viaduktoj, kaj pro tio pliiĝis la akvokonserva kapablo je 190.4 miloj da kubaj metroj.

 

    Ekzemple, ĉe lotus-lageto apud viadukto en suda Pekino estis konstruitaj 71 verdaj eko-akvokonservejoj, kaj 23 akvokonservejoj estis kombinitaj kun ekipaĵoj de placoj kaj stadionoj. Krome, Wanquan-rivero kaj aliaj kvar riveroj povas reguligi kaj konservi pluvakvon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments