El Popola Ĉinio>头条新闻>

Filipina juĝisto proponas konstrui internacian maran parkon en Nansha-Insularo por gajno-gajno de ĉiuj flankoj

| 2016-07-22
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la filipina tagĵurnalo Philippine Star en la 18-a de julio, Antonio Carpio, juĝisto de la Supera Tribunalo de Filipinoj proponis, ke la filipina registaro subskribu interkonsenton kun Ĉinio kaj aliaj rilataj landoj por fari Nansha-Insularon internacia mara parko kaj naturprotekta zono. Li opinias, ke tio povos esti solvo kun gajno-gajno.

 

    Laŭ la raporto estas John McManus, usona profesoro pri mara biologio, kiu la unua faris tiun proponon. Carpio diris, ke ĝi estos "gajno-gajno", ĉar la disputo povos esti flankenmetita dum la venontaj 50 jaroj aŭ 100 jaroj. Ĉiuj flankoj povos profiti de tiu propono kaj teni sian dignon. Li opinias, ke la ĵusa verdikto de la Arbitracia Tribunalo pri la Suda Ĉina Maro ne povos solvi la teritorian disputon de la du landoj, precipe tiun pri Huangyan-Insulo.

 

    Carpio estis membro de la jurista teamo de la filipina registaro, kiu lanĉis la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro. Li opinias, ke tiu propono intertempe ebligus al rifoj rekreski kaj al fiŝoj plimultiĝi.

 

    Samtempe Carpio diris, ke laŭ la propono de McManus oni devus transformi la militajn instalaĵojn sur Nansha-Insularo en tiujn por maraj esploroj kaj ekoturismo, kaj ke mararmeo de iu ajn lando ne povu patroli en tiu regiono, escepte de maraj policoj kaj iliaj ŝipoj.

 

    En la sama tago alia filipina tagĵurnalo Philiphine Daily Inquirer komentariis, ke la agoj de Filipinoj post la publikigo de la verdikto de la Arbitracia Tribunalo estis "bonvenigitaj de Ĉinio, kaj ricevis ties entuziasmajn reagojn".

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments