El Popola Ĉinio>头条新闻>

Militaj ekzercoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro ne samaj kiel pavadoj de iuj landoj

| 2016-07-22
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, la militaj ekzercoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro elvokis atentojn. La 19-an de julio, Zhang Junshe, supera kolonelo kaj esploristo de la Esplor-Instituto de la Ĉina Mararmeo klarigis en Singapuro, ke la militaj ekzercoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro celas plialtigi la kapablon defendi la naciajn suverenecon kaj sekurecon, do temas pri defenda konduto, kaj estas tute ne samaj kiel pavadoj de iuj landoj en la Suda Ĉina Maro.

 

    Zhang Junshe diris, ke la militaj ekzercoj de Ĉinio ne estas specife kontraŭ iu lando. "Sed por tiuj landoj, kiuj provas damaĝi Ĉinion, niaj militaj ekzercoj certe havas ian efikon de malinstigo. Ni devas montri al tiuj landoj la kapablon de la ĉina armeo kaj ĝian firman decidon defendi la naciajn suverenecon kaj sekurecon por haltigi ilin. "

 

    La 18-an okazis en Singapuro seminario pri la Suda Ĉina Maro kaj disvolvo de regionaj kunlaboroj. La 19-an parto de la partoprenantaj fakuloj renkontiĝis kun ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj. La ĉi-supran komenton faris Zhang Junshe, respondante demandojn de ĵurnalistoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments