El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kunvenas ministroj pri eksterlandaj aferoj el sudorient-aziaj landoj

| 2016-07-25
Bookmark and Share

 

    La 24an de julio en Vjentjano, ĉefurbo de Laoso, inaŭguriĝis la 49a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASOAN). Ĉiuj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj altrangaj oficialuloj el la asocio ĉeestis la inaŭguron.

 

    Tio estas la unua kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj post la establo de la komunumo de ASOAN en la fino de 2015, kun la celo meti bazon por la pintkunveno de ASOAN kaj rilataj kunvenoj en septembro en Vjentjano. La temo de la kunvenserio de ASOAN estas "fari deziron realo por dinamika ASOAN".

 

    Laosa ĉefministro Thongloun Sisoulith, deĵoranta prezidanto de la asocio, diris en la inaŭguro, ke en la pasintaj 49 jaroj la asocio akiris elstarajn atingojn, kaj estis jam agnoskita kiel sukcesa regiona interregistara organizo.

 

    Sinsekve okazos en Vjentjano kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Ĉinio-ASOAN (10+1), kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de ASOAN, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10+3), kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Orient-Azia Pintkunveno kaj kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la regiona forumo de ASOAN. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestos la kunvenserion.

 

    ASOAN, fondita en 1967, havas membrolandojn inkl. de Indonezio, Tajlando, Singapuro, Filipinoj, Brunejo, Malajzio, Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo kaj Birmo. En la 31a de decembro 2015 la komunumo de la asocio estis oficiale starigita kun politik-sekureca komunumo, ekonomia komunumo kaj socikultura komunumo kiel la tri kolonoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments