El Popola Ĉinio>头条新闻>

ASOAN ne atingis interkonsenton pri komuna deklaro rilate al la temo de la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-25
Bookmark and Share

 

    La 25-an de julio, laŭ raporto de BBC, la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN) ne povis atingi interkonsenton pri komuna deklaro rilate al la temo de Suda Ĉina Maro dum renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj gastigita de Laoso. Iu diplomato malkaŝis, ke Kamboĝo rifuzis ajnan mencion pri la kontraŭleĝa rezulto de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Laŭ raporto de la ĉinlingva tagĵurnalo en Filipinoj Chinese Commercial News, iu diplomato de ASOAN diris, ke Filipinoj kaj Vjetnamio deziris mencion de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro en la oficiala bulteno de la renkontiĝo de ministroj pri eksterlandaj aferoj, kaj emfazis ke la internacia juro devas esti observata. Sed en la antaŭvespero de la renkontiĝo, Kamboĝo esprimis kontraŭstaron al mencio pri la arbitracio, kio ĵetis ASOAN en kaoson. Kamboĝo subtenas la ĉinan sintenon pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj subtenas Ĉinion solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro per duflankaj konsultiĝoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments