Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Bunta kaj klara "mapo" de la homa cerbo

| 2016-07-25
Bookmark and Share

 

    En la elektronika versio de la brita scienca revuo Nature publikigita lastatempe, esplorteamo de la Universitato de Vaŝingtono anoncis, ke oni sukcesis desegni "mapon" de la homa cerbo laŭ ĝiaj strukturo kaj funkcio, detale esplorinte la homan cerbon per ekipaĵo por bildo-diagnozoj.

 

 

    En la "mapo" la du hemisferoj de la cerbo estas dividitaj en 180 specifajn korkteksajn areojn, el kiuj 97 areoj estas identigitaj por la unua fojo. Tio ĉi estas unu el la esplor-projektoj pri la homa cerbo, kiujn antaŭenigas la registaro de usona prezidento Obama. La rezulto de la esploro servos kiel bazo por esploroj pri la homa cerbo, kaj kontribuos al esplorado de la homa maljuniĝo kaj de cerbaj malsanoj.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments