El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kvin el Ĉinio en la listo de la plej bonaj 400 universitatoj el BRICS-landoj

| 2016-07-26
Bookmark and Share


Tsinghua Universitato
 

    Laŭ raporto de eksterlanda amaskomunikilo en la 20-a de julio, la entrepreno Quacquarelli Symonds (QS) pri edukado en la mondo kun la ĉefsidejo en Londono publikigis la liston de la plej bonaj 400 universitatoj el BRICS-landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sudafriko). En la listo la plej bonaj 5 universitatoj ĉiuj estas el Ĉinio, entute estas enlistigitaj 112 ĉinaj universitatoj, kaj tio faras Ĉinion la lando kun la plej multaj elektitaj universitatoj inter tiuj 5 landoj.

 

    En la ĉi-jara listo Tsinghua-Universitato okupas la unuan, la Pekina Universitato la duan kaj Fudan-Universitato la trian. En la unuaj 50 universitatoj 24 estas el Ĉinio. La nombro de elektitaj ĉinaj universitatoj estas trioble pli granda ol tiuj de Hindio kaj Rusio, kaj pli ol trioble pli granda ol tiu de Brazilo. En la listo estas 8 universitatoj respektive el Hindio kaj Rusio, kaj 7 el Brazilo.

 

    Zhang Yan, ĉefinspektoro de la entrepreno en Ĉinio, diris, ke "la konstanta pliprofundigo de reformo kaj novkreado en la lastaj 30 jaroj" pligrandigis avantaĝojn de sciencaj esploroj en superaj lernejoj de Ĉinio. En la lastaj 5 jaroj multe pligrandiĝis la averaĝa nombro de citadoj de sciencaj artikoloj po profesoro de po artikolo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments