El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rondtabla kunveno de ĉina ĉefministro kaj ses internaciaj financaj estroj

| 2016-07-26
Bookmark and Share

 

    La 22an de julio en la gazetara konferenco post la rondtabla kunveno 1+6 ĉina ĉefministro Li Keqiang diris: "Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando, kaj ne povas ludi la ĉefan rolon en la monda ekonomio, tamen ni klopodas por bone trakti niajn aferojn kaj subteni stabilan kreskon de la ekonomio. Tio ja estas ĉina kontribuo al la monda disvolvado."

 

    Kiam la ses internaciaj financaj estroj, prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim, direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria kaj prezidanto de la Financa Stabiliga Komitato Mark Carney, montris pesimisman anticipon pri la monda ekonomio, Ĉinio kiel la dua granda ekonomio aldonis optimisman atmosferon al la kunveno.

 

    En la unua duono de tiu ĉi jaro la ĉina ekonomio okupis la unuan lokon per la kresko de 6,7% en la tuta mondo. Roberto Azevedo laŭdis Ĉinion en sia parolado, ke sub la fono de malvigleco de la tutmonda ekonomio kaj la plej malalta rekordo de la monda komerco en la lastaj 30 jaroj, la disvolvado de Ĉinio estas okulfrapa. Christine Lagarde diris, ke kresko de la ĉina ekonomio estas enviinda, kaj havas mejloŝtonan signifon. Jim Yong Kim diris, ke Ĉinio akiris atingojn en la kampoj de urbanizado, disvolvado de progresinta fabrikado kaj multigo de homoj kun mez-nivela enspezo, kaj ĝiaj klopodoj por akcelado de amasa entreprenado kaj amasa novigo estas inspiraj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments