El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konsento de G20: Preni ĉiujn politikajn rimedojn por pligrandigo de MEP

| 2016-07-26
Bookmark and Share

 

    En la 23-a kaj la 24-a de julio okazis en Chengdu kunsido de la financ-ministroj kaj direktoroj de la centraj bankoj de G20 (Grupo de 20) kiel la lasta kunsido antaŭ la pintkonferenco de G20 en Hangzhou.

 

    "En la kunsido oni konsideris la ĉefe atendatajn rezultojn de la ĉi-jara financa kanalo kaj sukcese pritraktis ilin, tiel bone farante preparadon de la pintkonferenco en la financa kampo en Hangzhou," diris Lou Jiwei, ĉina financ-ministro en la gazetara konferenco de la kunsido okazigita en la 24-a de julio. Lou Jiwei diris ankaŭ, ke "ĉiuj membroj de G20 konsentis pri la neceso pligrandigi la malnetan enlandan produkton (MEP) per ĉiuj politikaj rimedoj kiel fiska, mona kaj strukturaj reformoj, kaj promocii inkluzivan kreskon."

 

    Ĉi-jare, la tutmonda ekonomia situacio ne permesas optimismon. Ĉiuj partioj de G20 promesis fortigi kunordigon de makroekonomiaj politikoj kaj preni rimedojn por plifortigi konfidon, kaj aktive promocii kreskon.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments