Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Neniu mencio pri la arbitracio en la komuna deklaro de ASOAL

| 2016-07-27
Bookmark and Share

 

    La 25-an de julio la ministroj pri eksterlandaj aferoj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) sukcese publikigis komunan deklaron.

 

    En la deklaro estas nek mencio pri la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro, nek publika kritiko kontraŭ Ĉinio. Kvankam en la deklaro la demando de la Suda Ĉina Maro estas multfoje menciita, tamen ili estas ĝeneralaj klarigoj de principoj. La "plej akraj" vortoj en la deklaro diris: "(la ministroj pri eksterlandaj aferoj de ĉiuj landoj) atentas la zorgon de iuj landoj pri ŝutkovrado de rifoj per tero kaj altgradigo de rilataj agadoj. La rilataj agadoj endanĝerigis reciprokan fidon kaj konfidon, pliseverigis streĉiĝon de la situacio kaj damaĝis pacon, sekurecon kaj stabilecon de la regiono." Ĉar kaj Vjetnamio kaj Filipinoj faris rilatajn agadojn, tiu frazo povas esti komprenata kiel neŭtrala eldiro. La plimulto de eksterlandaj amaskomunikiloj opinias, ke la komuna deklaro estas venko de la diplomatio de Ĉinio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments