El Popola Ĉinio>头条新闻>

Chris Froome ĉampioniĝis en Biciklado ĉirkaŭ Francio

| 2016-07-27
Bookmark and Share

 

    La 24an de julio sur la avenuo Champs-Élysées finiĝis la Biciklado ĉirkaŭ Francio, kaj kiel atendite la brita biciklisto Chris Froome triafoje sukcese defendis sian titolon en la konkurso per la rezulto de 89 horoj, 4 minutoj kaj 48 sekundoj.

 

    En la ceremonio Froome salutis la mortintojn en la terorisma atako en Nico en la Nacia Tago. Li, kiu emas kaŝi sian emocion, kriis al la homamasoj sur la strato: "Permesu min diri ion en la franca lingvo. Dankon pro via bonvolo en la malfacila tempo. Vi havas la plej belan konkurson en la mondo. Surhavi la flavan ĉemizon de konkurso estas granda honoro. Vivu Biciklado ĉirkaŭ Francio! Vivu Francio!"

 

    La biciklado sur la vojo de 10 587 kilometroj kun 21 etapoj daŭris 23 tagojn. Froome gajnis du ĉampionecojn el la etapoj, kaj tial li havis entute sep ĉampionecojn de la konkurso. Krom la usona biciklisto Lance Armstrong, kiu estis senigita je ĉiuj gajnitaj titoloj en la Biciklado ĉirkaŭ Francio pro dopado, entute ok biciklistoj trifoje ĉampioniĝis en tiu konkurso.

 

    Sur la rezultolisto, Romain Bardet el Francio okupis la duan lokon, kaj la 26-jara Nairo Quintana el Kolombio, subĉampiono en la pasinta jaro, okupis la trian lokon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments