Pluvis. Pluvegis!

| 2016-07-27
Bookmark and Share

    En Brazilo pluvegas dum somero. Dum mia infaneco mi ofte spertis fortajn pluvojn kaj eĉ hajlon. Poste mi transloĝiĝis al Campinas por studi en universitato, kaj mi bone memoras pri mia unua tago tie: pluvego inundis plurajn parkejojn kaj kelkajn stratojn. Mi ankaŭ spertis kelkajn pluvegojn en San-Paŭlo, kie ofte okazas inundoj kiam forte pluvas dum somero.

 


Pluvo en la Imperiestra Palaco: bela spektaklo!

 

    Ĉi foje, tamen, mi spertis similan situacion en Pekino. Mi loĝas tre proksime al mia laborejo kaj feliĉe ĉi tie ne okazis problemoj, sed en aliaj partoj de la urbo stratoj riveriĝis.

 

    En Pekino estas la abundo de lagoj kaj riveroj: ili estas ĉie tra la urbo, kontribuas por malsekigi la aeron, beligi la urbon, kaj ankaŭ fariĝas turismejoj. Estas tre facile trovi lokon en Pekino por promeni per boato aŭ promeni ĉirkaŭ bela lago. Urboj, speciale la plej antikvaj, kreskis ĉe riveroj, ĉar la akvo estas esenca afero en ĉiutaga vivo, sed konsekvence de tio risko de inundo ankaŭ estas.

 

    Fakto estas, ke mi preferas Pekinon kun siaj belaj lagoj, riveroj kaj kanaloj, eĉ post kiam mi vidis plurajn partojn de la urbo inunditajn. Okaze de forta pluvo problemoj povas okazi, sed ni povas kunvivi kun tio. Finfine, se oni bone mastrumas la riverojn, lagojn kaj kanalojn, inkluzive de tiuj subteraj destinitaj al pluvakvo, eblas mildigi la efektojn de inundo kaj en kelkaj kazoj eĉ eviti ĝin.

 

    Pekino estas urbo tre bone planita, kun bone elpensita sistemo por regado de la akvonivelo, mi mem jam vidis ĉi tie proksime, ĉe Shichahai-lago, kluzan sistemon konstruitan por akvoregado, kaj onidire ĝi estas tre antikva. Mi tamen rememoras pri mia infaneco: proksime al mia hejmo estis rivero kaj ponto super ĝi. Okaze de fortaj pluvoj la akvonivelo rapide altiĝis kaj eblis vidi la riveran akvon kurantan sur la ponto. Tio instruis al mi ke ne eblas entute bremsi la forton de la naturo, sed ni povas bone kunvivi kun ĝi. Kiam la akvonivelo altiĝas tre rapide kaj rivero elverŝiĝas, kion oni povas fari? En San-Paŭlo oni investis en konstruado de akvujoj, kiu pleniĝas per kaptado de akvoj de la rivero en tiuj momentoj, sed eĉ tiel inundoj okazas ĉiusomere.

 

    Cetere estas granda diferenco inter Pekino kaj San-Paŭlo: ĉi tie riveroj integriĝis al la urba pejzaĝo, dum en San-Paŭlo multaj riveroj kaŝe fluas sub avenuoj kaj homoj ignoras ilian ekziston. Kiam pluvegas la rivero elverŝiĝas kaj homoj ne komprenas kial la avenuo inundiĝis. Antaŭ kelkaj jaroj mi aŭdis de san-paŭlano, ke liaopinie oni devus kovri la riveron Tietê per aŭtoŝoseoj por tiel eviti ke homoj ĵetu rubaĵon en la riveron kaj samtempe solvi la trafikan problemon. Kiom naiva ideo: neniu el la du problemoj solviĝus!

 

    Post la pluvego en Pekino, El Popola Ĉinio aperigis artikolon pri ĝi, substrekante la investojn de la urba registaro en plibonigo de la urba drensistemo kaj aliaj iniciatoj por mildigi la damaĝojn kaŭzitajn de pluvego. Aparte interesa por mi estas la informo, ke Pekino konstruis 55 novajn akvujojn, pro tio ke en San-Paŭlo oni adoptas la saman strategion.

 

    Tamen, malgraŭ la fakto ke Pekino havas admirindan urboplanadon ekde pluraj jarcentoj, kiu inkludas racian ordigon de konstruaĵoj kaj stratoj, grandaj parkoj kaj ĝardenoj kun kapablo sorbi la pluvakvon, kaj riveroj kaj kanaloj kun kapablo reguligi la akvofluon, eĉ tiel pluvego povas kaŭzi damaĝojn.

 


Nacia Stadiono de Pekino: pro damaĝoj kaŭzitaj de la pluvego, futbalmatĉoj inter du alilandaj teamoj estis nuligita

 

    La 24-an de julio mi ricevis mesaĝon informante, ke laŭ prognozo pluvegus denove la sekvan tagon, sed finfine apenaŭ pluvetis.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments