El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Ŝanhajo junulara konferenco de la Grupo 20

| 2016-07-28
Bookmark and Share

 

    La 27an de julio en Ŝanhajo inaŭguriĝis la junulara konferenco de la Grupo 20. La inaŭguron ĉeestis Zhou Changkui, vicprezidanto de Tutlanda Junulara Federacio, Xu Yibo, vicprezidanto de la Municipa Komitato de la Ŝanhaja Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj aliaj.

 

    La temo de la konferenco estas "antaŭenpuŝi junularan novigon kaj realigi komunan deziron". La konferencon ĉeestas pli ol cent homoj el la membrolandoj de la Grupo 20, invititaj landoj kaj internaciaj organizoj. Ili aĝas inter 18 kaj 30 jaroj.

 

    Dum la konferenco la partoprenantoj diskutas pri elimino de malriĉeco kaj komuna disvolvado, novigo kaj entreprenado, socia justeco kaj egalaj rajtoj, verda vivo kaj daŭripova evoluado, partnereco kaj tutmonda ekonomia regado. Komunikaĵo publikigota en la konferenco estos prezentita al la prepara komitato de la Grupo 20 de 2016.

 

    La junulara konferenco de la Grupo 20 estas unu el la aranĝoj de la pintkunveno de la Grupo 20. Ekde 2010 Kanado, Rusio, Aŭstralio, Turkio kaj aliaj landoj sinsekve gastigis la konferencon. Ĉinio estas la prezidantolando de la pintkunveno de la Grupo 20 ĉi-jare, kaj ĝia junulara konferenco okazas en Pekino kaj Ŝanhajo inter la 24a kaj la 30a de julio. Laŭ la aranĝo de organizanto, la junaj reprezentantoj vizitos registarajn departementojn kaj sociajn organizojn, dialogos kun junaj ĉinaj entreprenistoj kaj faros kulturajn vizitojn en la du urboj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments