El Popola Ĉinio>头条新闻>

Informa video pri la temo de la Suda Ĉina Maro montrata sur granda ekrano en Times Square, Nov-Jorko

| 2016-07-28
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, informa video pri la temo de la Suda Ĉina Maro komencis esti montrata sur granda ekrano en la kvartalo Times Square, Nov-Jorko, Usono. Ĝi montras al la publiko de la tuta mondo la legitiman, racian kaj nediskuteblan suverenecon de Ĉinio super la insuloj de la Suda Ĉina Maro, klarigas la veron de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro kaj reasertas, ke dialogoj kaj interkonsiliĝo estas akceptebla maniero por solvi la demandon de la Suda Ĉina Maro.

 

    La informa video daŭras 3 minutojn kaj 12 sekundojn, kaj montras pejzaĝojn de la Suda Ĉina Maro per belaj bildoj. Samtempe, la video prezentas ne nur la historion, ke Ĉinio estas la unua lando, kiu malkovris, nomis kaj ekspluatis la insulojn de la Suda Ĉina Maro kaj rilatan marareon, sed ankaŭ ke la lando establis nediskuteblan suverenecon kaj rilatajn rajtojn. Ĉio ĉi tio estas prezentata kun sufiĉe da historiaj kaj juraj pruvoj.

 

    Estas anoncite, ke la video estas montrata sur la granda ekrano je intensa ofteco de 120 fojoj ĉiutage kaj ke la montrado daŭros de la 23-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto.

 

Redakdoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments