Suda Ĉina Maro>Vero pri la Suda Ĉina Maro>

Filipina prezidento: Filipinoj volas dialogi kun rilataj landoj por pace solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-28
Bookmark and Share


Filipina prezidento Rodrigo Duterte faras la unuan paroladon pri la stato de la lando post sia enoficiĝo.
 

    La 25-an de julio en la parlamento de Filipinoj, filipina prezidento Rodrigo Duterte faris la unuan paroladon pri la stato de la lando post sia enoficiĝo antaŭ 26 tagoj. Ĉar li unuafoje publike eksplikis sian starpunkton pri la arbitracio de la Suda Ĉina Maro, lia parolado kaptis grandan atenton. Post la parolado, la novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke dum la 100-minuta parolado, Rodrigo Duterte parolis ĉefe pri enlandaj aferoj kaj estis "rimarkinde simpla" lia vidpunkto pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

 

    En la 25-a de julio, la filipina novaĵ-retejo GMA citis la diron de Rodrigo Duterte en la parolado: "Pri la Okcidenta Filipina Maro, la Suda Ĉina Maro, ni firme certigas kaj respektas la verdikton de la konstanta arbitracia tribunalo, kaj laŭ tio akcelas pacan solvon kaj regadon de konfliktoj." Li diris ankaŭ, ke Filipinoj volas fari multflankajn aŭ duflankajn dialogojn kun eksterregionaj landoj kun rilatoj de interesoj, kaj plue atingi pli grandan komunan konon kun partneraj landoj, interalie kontraŭ terorismo kaj pri traktado de katastrofoj.

 

    La usona novaĵ-agentejo Bloomberg raportis en la 25-a de julio, ke kiam Rodrigo Duterte parolis pri la streĉita situacio de la Suda Ĉina Maro, li havis "tre malaltan tonon". Antaŭ la parolado, lia proparolanto Ernesto Abella diris al raportistoj: "La verdikto pri la Suda Ĉina Maro estas utila por ni, tamen ni devas solvi la demandon per diplomatio kaj provi ĉiujn aliajn manierojn."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments