El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficialulo de Kamboĝo subtenas Ĉinion pri la demando de la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-29
Bookmark and Share

 

    Intervjuite de raportisto en Pnom-Peno, ĉefurbo de Kamboĝo, Phay Siphan, ŝtatsekretario por la kabinetoficejo kaj proparolanto de la kamboĝa registaro, diris, ke la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro unuflanke iniciatita de Filipinoj estas plena de antaŭjuĝoj, la t.n. verdikto de la porokaza arbitracia tribunalo estis tute politike motivita kaj ne helpas la solvadon de la demando de la Suda Ĉina Maro, kaj male ĝi nur povas kompliki la situacion. Pli kaj pli multe da membro-landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) opinias, ke por solvi la demandon de la Suda Ĉina Maro oni devas reveni al la ĝusta vojo, t.e. al la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro komune subskribita de Ĉinio kaj de ASOAL.

 

    Phay Siphan opinias, ke Ĉinio neniam tuŝas la liberecon de navigacio sur la Suda Ĉina Maro, kaj ke kontraŭe estas la usonaj batalŝipoj kaj militaviadiloj, kiuj ofte venas kaj iras en la koncernan marareon, kaj eĉ okupiĝas pri skoltado sur la Suda Ĉina Maro, tiel damaĝante la suverenecon de Ĉinio kaj minacante la regionan sekurecon kaj liberecon de navigacio. Fakte, la vera intenco de Usono estas retenado al Ĉinio, rimarkis Phay Siphan.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments