El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la centr-azia trajno inter Interna Mongolio de Ĉinio kaj Kazaĥio

| 2016-07-29
Bookmark and Share

 

    Je la 9-a kaj 28 minutoj antaŭtagmeze de la 27-a de julio, la unua centr-azia trajno malrapide ekveturis de la loĝistika parko Jiuyuan en la urbo Baotou de la Aŭtonoma Regiono Interna Mongolio en norda Ĉinio al Astano, ĉefurbo de Kazaĥio. Tio markis oficialan ekfunkcion de la internacia vartrajno, kiu rekte ligas Internan Mongolion kun centra Azio.

 

    Tio ebligos al Interna Mongolio ludi la rolon kiel ĉefa nodo en la ekonomia belto de la Silka Vojo. Ĝi instigos interŝanĝojn de industriaj produktaĵoj de komercaj entreprenoj ne nur en Interna Mongolio sed ankaŭ en orienta Ĉinio, Pekino, Tianjin, Hebei-provinco. Ĝi estas alia grava fervoja linio, kiu ankaŭ helpos transportadon de varoj inter Ĉinio kaj mez-orientaj landoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments