El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkcias retejo de Organiza Komitato de Vintraj Olimpikoj 2022

| 2016-08-01
Bookmark and Share

 

    Okaze de la unua datreveno de la elekto de Pekino kiel gastiga urbo de la Vintraj Olimpikoj 2022, oficiale ekfunkciis en la 31a de Julio la retejo de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj kaj Vintraj Paralimpikoj de 2022. En la retejo http://www.beijing2022.cn oni povas informiĝi pri la preparado de la Vintraj Olimpikoj.

 

    Sur la hejma paĝo troveblas novaĵoj, oficiala publikigo, prezento de sportbranĉoj, fotoj, historio de vintraj olimpikoj kaj koncernaj ligiloj en la tri lingvoj ĉina, angla kaj franca.

 

    La retejo prenas la bluan kaj blankan kiel la ĉefajn kolorojn kun aldonitaj koloroj ruĝa kaj flava, kiuj simbolas respektive vintrajn sportojn kaj la ĉinan kulturon. Ĉe la supro estas desegnoj, ekzemple, glacimonto, neĝeroj, la Granda Muro, la pasejo Dajingmen en Zhangjiakou kaj la Nacia Stadiono en Pekino.

 

    La retejo estas la platformo por publikigo de la Vintraj Olimpikoj. La teamo klopodos por fortigi kapablojn de planado kaj kreado en publikigo de novaĵoj kaj retaj produktoj kaj fari la retejon la novaĵ-fonto de la Vintraj Olimpikoj. La retejo baldaŭ publikigos informojn pri dungado kaj olimpika kvizo kaj forĝos sin kiel platformon por popularigo de vintraj sportoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments