El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sukcese okazinta la unua flugo de la nov-tipa senpilota aŭtogiro "Ĉielarko"

| 2016-08-01
Bookmark and Share

 

    Lastatempe, sukcese okazis la unua tute aŭtomata flug-eksperimento de la nov-tipa senpilota aŭtogiro "Ĉielarko". La tuta flugado daŭris 35 minutojn, la maksimuma alteco estis 300 metroj kaj la flug-rapido 126 km/h. La ĉi-foja eksperimento faris gravan trarompon en ŝlosilaj teknikoj de optimumigo de senpilotaj aŭtogiroj, iliaj rotor-dinamiko, modeligado kaj simulado, flug-regado ktp. Internacie ĝi fariĝis la unua eksperimento, dum kiu la senpilota aŭtogiro tute mem aŭtomate regis la forflugon, flugadon kaj surteriĝon.

 

    La senpilota aŭtogiro "Ĉielarko" konformiĝas al la tendenco de altnivelaj internaciaj teknikoj, kontentigas la bezonojn de la ĉinaj armeo kaj civila aviado, kaj estas multi-cela sistemo de senpilota aviadilo kun la kapablo de mallongaj forflugo kaj surteriĝo. La sukcesa esplorado de la sistemo plenigis la mankojn en tiu ĉi kampo en Ĉinio, kaj havigis al la lando novan tipon de ekipaĵoj por la milita kaj civila aplikoj, kaj do havas grandajn socian valoron kaj ekonomian signifon.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments