El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prizorgado de bestoj kontraŭ senpaga loĝado

| 2016-08-01
Bookmark and Share


La retejo "Fideblaj Domgardantoj"
 

    Restadi kelkajn tagojn en italaj farmoj, francaj vinberejoj kaj germanaj kasteloj sendube estas bona sperto por vojaĝ-amantoj. Kiom kostas la restado? La respondo estas senpage, nur se vi volas prizorgi la bestojn en tiuj ejoj, kiam iliaj mastroj ne estas hejme.

 

    En 2010, Andy Peck kaj Rachel Martin, britaj amantoj de dorlotataj bestoj, vojaĝis al Hispanio. Tiam venis al iliaj kapoj la ideo malfermi la retejon "Fideblaj Domgardantoj" speciale por servi al la vojaĝemaj amatoroj de dorlotataj bestoj. En la retejo oni povas legi multe da informoj pri domoj en Britio, Aŭstralio, Usono, Francio, Kanado kaj eĉ sur la malgranda insulo Barbados de Kariba Maro, kaj informojn pri tio, kiam dommastroj ne estos hejme, kiuj bestoj estas en iliaj domoj kaj kiel oni devas prizorgi ilin. Se vi kapablas prizorgi ilin, vi povos senpage loĝi tie. Interesatoj povas sin registri kaj fariĝi "speciala domgardanto" por ke dommastro kun bestoj kontaktu vin.

 

    La brita ĵurnalo Daily Mail iam raportis, ke per tiu retejo britaj geamantoj Charley kaj Ben vojaĝis al Usono, Aŭstralio, Kostariko, Nov-Zelando kaj Kanado kaj ili prizorgis ĉevalojn, alpakojn, bovojn, kokojn, katojn, hundojn, fiŝojn kaj aliajn bestojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments