El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekino lanĉis la tutmondan kampanjon por desegnoj de la emblemoj por la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj 2022

| 2016-08-01
Bookmark and Share


Invitado el la Granda Muro
 

    Okaze de la unujara datreveno de la sukcesa rajtigo de Pekino kaj Zhangjiakou gastigi la Vintrajn Olimpikojn 2020, la organiza komitato por la Pekinaj Olimpikoj okazigis en la 31-a de julio la aranĝon "Invitado el la Granda Muro" ĉe la piedo de la Granda Muro kaj tiel lanĉis la tutmondan kampanjon kolekti desegnojn de la emblemoj por la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj 2022.

 

    La kampanjo komencita en la 31-a de julio finiĝos en la 30-a de novembro ĉi-jare, kaj ĉiu homo el la tuta mondo rajtas proponi sian desegnon, sendistinge de nacio, sekso, okupo kaj aĝo. Malsame ol la similaj kampanjoj en la pasinteco, la ĉi-foja garantios konformiĝon de la bildoj elektotaj inter si kaj konsistigos parton de la unuecaj planado, efektivigo kaj plivigligo de la du Olimpikoj. Samtempe, la proceduroj de la kolektado de desegnoj kaj ilia elektado estos striktaj por bone protekti la aŭtorrajtojn de la emblemoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments