El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Chang'e-3" unuafoje pruvis, ke ekzistas neniom da akvo sur la surfaco de la luno

| 2016-08-01
Bookmark and Share

 

    La luno-sondilo "Chang'e-3" sukcese atingis la lunon en decembro 2013, kaj ĝis nun tie restadis pli ol du jarojn kaj duonon. Ĝi superis la mondan rekordon pri la plej longa kontinua funkciado sur la luno. Fruktoportaj esplorrezultoj estas formitaj per multaj datumoj de "Chang'e-3". Multaj el ili estas publikigitaj por la unua fojo en la mondo, kaj rekonitaj de eksterlandaj fakuloj samkampaj.

 

 

    Por observado de la spaco, "Chang'e-3" unuafoje utiligis surlunan optikan teleskopon. Dum longa tempo oni estis scivolema ĉu ekzistas akvo sur la surfaco de la luno. La respondo al tiu ĉi demando donita de la optika teleskopo estis negativa.

 

    Wei Jianyan, esploristo de la Nacia Observatorio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris: "Ni mezuris la kvanton de akvo supre de la surfac-tavolo de la luno, kaj akiris la plej malgrandan valoron mezuritan en la tuta historio. La rezulto de tiu ĉi mezurado estas konsekvenca kun la atendita valoro." Oni do por la unua fojo klare pruvis, ke ekzistas neniom da akvo sur la surfaco de la luno.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments