El Popola Ĉinio>头条新闻>

La vasta popolamaso de la Korea Respubliko estas kontraŭ dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD

| 2016-08-02
Bookmark and Share

 

    La 8-an de julio, la registaro de la Korea Respubliko anoncis, ke ĝi interkonsentis kun Usono pri la dislokigo de la kontraŭmisila sistemo THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-Defendo) sur ĝia teritorio. Kontraŭ la aktiva antaŭenigo de la dislokigo fare de la korea registaro kaj ĝia persistemo, la vasta popolamaso en la lando opinias, ke tio estas impulsiĝema konduto subpremi kontraŭdirojn inter la registaro kaj la publika opinio, kaj grava misfaro neglekti la duan. Protestantoj spontanee formis grupojn kaj manifestaciis antaŭ la oficejo de la prezidento, la parlamento kaj oficejoj de diversaj usonaj instancoj en la lando.

 

    Multaj opinias, ke nur la ĉi-foja arbitra decido de la registaro sen konsulto de la popola opinio riskas damaĝi la esencajn interesojn de la Korea Respubliko, kaj ĝi ne nur ne povos efektivigi la celon protekti la nacian sekurecon de la lando, sed ankaŭ kaŭzos pli multe da kontraŭdiroj kaj problemoj en tiu ĉi regiono.

 

    Plie, la vasta popolamaso en la Korea Respubliko maltrankviliĝas, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko estos afekciataj de la dislokigo de THAAD. Se ĉinaj turistoj estos perditaj pro la dislokigo aŭ se la problemo devigos Ĉinion preni ekonomiajn rimedojn por kontraŭstari la Korean Respublikon, tio certe influos la vivon de ordinaraj koreoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments