El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis olimpika metrolinio en Rio

| 2016-08-02
Bookmark and Share

 

    La 30an de julio en Rio-de-Ĵanejro la aganta brazila prezidento Michel Temer inaŭguris la olimpikan metrolinion. La projekto kun alta kosto kaj longtempa konstruado estis finita antaŭ la Olimpikoj. La metrolinio oficiale ekfunkciis en la sekva tago.

 

    La urba registaro kaj la ŝtata registaro de Rio-de-Ĵanejro elspezis 14,5 miliardojn da realoj (preskaŭ 4,471 miliardoj da usonaj dolaroj) en olimpika trafik-reformo, interalie tiu metrolinio konsumis du trionojn de la totala elspezo. Krome la urbo konstruis fervojon, du aŭtobusajn rapidliniojn, kaj rekonstruis iujn metro-staciojn kaj vojojn.

 

    Menciinde, ke trajnoj de la olimpika metrolinio estis faritaj de ĉina fabriko, kiu garantios la sekurecon de la trajnoj dum la Olimpikoj, kaj pro tio ĉinaj teknikistoj devos labori tagnokte.

 

    La metrolinio inter la olimpika parko Barra kaj la urbocentro povas transporti 300 milojn da homoj ĉiutage, malpliigante la veturon de 2 000 aŭtoj ĉiutage dum pintaj horoj kaj ŝparante duonhoron ol la kutima veturo. La nova linio estos malfermita al ĉiuj post la Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments