El Popola Ĉinio>Tra la Lenso>

La ĉina merkato pri komputilaj ludoj enspezis 140,7 miliardojn da juanoj per vendado en 2015

| 2016-08-02
Bookmark and Share

 

    La 31-an de julio en Ŝanhajo fermiĝis la 14-a Ĉina Internacia Ekspozicio/Konferenco pri Cifereca Amuzo, kiu altiris ĉ. 325,5 milojn da vizitantoj. La nombro de vizitantoj rompis la antaŭan rekordon.

 

 

    La temo de la ekspozicio estis "Nova epoko por ludoj, brakumu amuziĝon en la tuteco". En la ekspozicio partoprenis pli ol 900 entreprenoj kaj estis eksponitaj pli ol 4 000 komputilaj ludoj. La elspozicio montris ne nur novajn teknikojn de la koncerna industrio kaj ĝiajn novajn disvolviĝojn, sed ankaŭ integriĝon de la industrio kun tiuj de filmo kaj televido, bildstriaj rakontoj kaj movbildoj, samtempaj elsendoj kaj aliaj.

 

 

    Sun Shoushan, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Administrado pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido, diris en la ekspozicio, ke la ĉina merkato pri komputilaj ludoj enspezis 140,7 miliardojn da juanoj per vendado en 2015.

 

    Post jaroj da penado ĉinaj ludo-kompanioj ne nur efektivigis plenampleksan eksportadon de kopirajtoj, servoj, kaj investoj pri komputilaj ludoj, sed ankaŭ renversis la pasivan situacion de Ĉinio, kiu dum multaj jaroj nur importis kaj ne eksportis tiajn ludojn.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments