Aŭkcio portis al UEA preskaŭ 1500 eŭrojn

La kongresa aŭkcio kun bonega gvidado de Humphrey Tonkin portis al UEA ĉ. 1450 eŭrojn. La plej alta prezo estis ĉe la kongresa numero 1 de la sekva UK en Seŭlo, kiu kostis 350 eŭrojn, kaj la dua plej multekosta estis la kongresa numero 102 de la sekva kongreso, kiu kostis 150 eŭrojn.
Post tiuj nemateriaj varoj plej altajn prezojn atingis binditaj jarkolektoj de revuoj, el kiuj pintis la jarkolekto de revuo Esperanto el la jaro 1920. Inter libroj la plej altan prezon havis memoroj de Teo Jung "Ĉiu ĉiun" kun dediĉo de la aŭtoro, kiu kostis 45 eŭrojn. Multaj aliaj libroj restis en prezoj sub 20 eŭroj.
(el kongresa kuriero de la 101a UK)
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat