El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Rusio esprimas seriozan zorgon pri THAAD en la Korea Respubliko

| 2016-08-03
Bookmark and Share

    La 28-an de julio Ĉinio kaj Rusio esprimis seriozan zorgon pri la lokado de la usona antimisila sistemo THAAD (the Terminal High Altitude Area Defense, la Terminala Alt-Altituda Regiona Defendo) en la Korea Respubliko.

 

    En la kvara kunveno pri nordorient-azia sekureco okazigita en Moskvo, adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj rusa vicministro pri eksterlandaj aferoj Igor Morgulov rimarkigis, ke tia unuflanka kaj nekonstruema ago prenita de Usono alportas negativajn influojn al la strategia ekvilibro, sekureco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

 

    La du oficialuloj diris, ke la lokado de la progresinta usona antimisila sistemo en la Korea Respubliko estas nur parto de la tutmonda antimisila plano de Vaŝingtono, kiu klare kontraŭdiras kun la celoj deklaritaj de la usona kaj sud-korea registaroj. Ili esprimis firman oponon kontraŭ demandoj rilataj al la antimisila sistemo, kaj konsentis plifortigi kunordigon por pli bone trakti la negativan disvolviĝon, kaj ankaŭ protekti la strategian sekurecon de Ĉinio, Rusio kaj aliaj regionaj landoj.

 

    Sub la ampleksa strategia partnereco, Ĉinio kaj Rusio plifortigos komunikadon kaj kunordigon bazitajn sur la komuna deklaro pri fortigo de tutmonda strategia stabileco, subskribita de gvidantoj de la du landoj en junio, por protekti siajn interesojn, precipe tiujn en strategia stabileco, en la plej fidindaj kaj efikaj manieroj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments