El Popola Ĉinio>头条新闻>

La subtena nivelo de Park Geun-hye restas daŭre malalta pro THAAD

| 2016-08-03
Bookmark and Share

 

    La subtena nivelo de Park Geun-hye restas daŭre malalta laŭ la statistiko publikigita en la 1-a de aŭgusto de Realmeter, agentejo pri opinisondado en la Korea Respubliko. Nur 31.6% de la intervjuitoj montris pozitivan pritakson de ŝia regad-kapablo, rezultigante la falon de la subtena nivelo je 3.8% kompare kun la antaŭa semajno. Samtempe, 60.7% de la intervjuitoj montris negativan pritakson de la regado de Park Geun-hye.

 

    Rimarkindas, ke la plej evidenta falo de la subtena nivelo en la ĉi-foja enketo estas notita en la regiono de la urbo Daegu kaj en tiu de la provinco Gyeongsangbuk. Tie la subtena nivelo falis rapide je 7.8%-35.8%, kio estas la plej malalta nivelo depost ŝia enoficiĝo kiel prezidento.

 

    Analizistoj rimarkigis, ke la regiono de Daegu kaj la provinco Gyeongsangbuk, kiel la politika hejmloko de Park Geun-hye, ĉiam montris altan subtenan nivelon por ŝi. Nun tamen la subtena nivelo falis rapide, kaj tio rilatas al la insista volo de la registaro de Parko Geun-hye dislokigi THAAD (Finstadia Altaltituda Areo-Defendo) en la provinco Gyeongsangbuk.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments