El Popola Ĉinio>头条新闻>

Restas monato antaŭ Pintkunveno de Grupo 20

| 2016-08-03
Bookmark and Share

 

    Okaze de unu monato retrokalkule de la malfermiĝo de la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou, ĉefa respondeculo el la urba komitato de KPĈ ĉiuflanke konigis la preparon de la pintkunveno al pli ol cent raportistoj.

 

    Zhao Yide, membro de la Konstanta Komitato de la Urba Komitato de KPĈ, diris, ke lokaj manĝaĵoj estos liveritaj al la ĉeestantoj de la pintkunveno. Por certigi la nutraĵan sekurecon, krudmaterialoj estos senditaj el stokejo speciale por la pintkunveno.

 

    Ekzercado ne ĝenas civitanojn

 

    Oni devas montri atestilon por iri en aŭ el la centra regiono de la kunvenejo kaj loĝejoj de eksterlandaj gvidantoj, kaj sekuriga traktado estos uzita por sekura sfero, same kiel la antaŭaj dek pintkunvenoj.

 

    Hangzhou ekzercas sin por bona okazigo de la kunveno. Por malpliigi ĝenojn al civitanoj la ekzercoj komenciĝas en la 23a horo kaj finiĝas en la kvara horo frumatene.

 

    Loĝistika servo

 

    Hangzhou varbis pli ol 1 000 tradukistojn, komunikistojn kaj aliajn laborantojn, 4 000 volontulojn kaj trejnis 20 000 hotelajn servistojn.

 

    Hangzhou ankaŭ elektis kvar hospitalojn kaj ses rezervajn por medicinaj servoj al la kunveno. Krome estis starigita plurlingva platformo de krizokazaj servoj por fremdlandaj gastoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments